Français English Español Esperanto
la panorama foto
Mi acetis tripiedon kaj specifan globartikon de Manfrotto. Mi elektis Autopano,…. kaj programaron por realigi virtualajn vizitojn. Pano2QTVR. Estas necese disponi pri potenca komputoro por akcepti tiujn du programarojn, kiuj estas postulemaj pri memoro. Mi bone komprenas tion, kiam oni imagas la astronomian sumon de la necesaj kalkuloj por realigi panoramon. Plie, la programaro Autopano de la societo Kolor ne prezentas la samajn funkciojn kaj ne reagas sammaniere depende de la komputilo sur kiu gi funkcias. Versajne tio dependas de la mastruma sistemo de la komputoro, kiu ne prezentos la saman rezulton. Mi jam konstatis tion kiam mi faris la kunmetadon de miaj fotoj de la pregejo de Calais. Kiam mi provis kunmeti ilin, mi ne sukcesis per Windows XP sed kiam mi faris la samon per pli fresdata komputoro ekipita de la nova Vista programaro, la rezulto estis sukcesega.
reiro